Anna Lindh

Anna Lindh
Persona informo
Anna Lindh
Naskonomo Ylva Anna Maria Lindh
Naskiĝo 19-an de junio 1957 (1957-06-19)
en Enskede-Årsta parish
Morto 11-an de septembro 2003 (2003-09-11) (46-jaraĝa)
en universitata hospitalo Karolinska
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pikado Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Mijailo Mijailović vd
Tombo Katarina kyrkogård (en) Traduki, 15 1503 (2003–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sveda socialdemokratia partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Staffan Lindh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bo Holmberg (1991–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ylva Anna Maria LINDH (naskiĝis la 19-an de junio 1957, mortis la 11-an de septembro 2003) estis sveda advokato kaj socialdemokratia politikisto, kiu estis parlamentano por la distrikto de Södermanland ĝis ŝia atenco dum ŝia tria oficperiodo. Kvar tagojn antaŭ referendumo pri la anstataŭigo de la sveda krono per la eŭro kiel valuto, Mijailo Mijailović ponardis ŝin la dekan de septembro 2003 ĉe la grandmagazeno de Nordiska Kompaniet (“la norda firmao”) en la urbocentro de Stokholmo; ŝi mortis la sekvan matenon en Universitata hospitalo Karolinska. Laŭ multaj, Anna Lindh estis sekvonta Göran Persson kiel estro de la Socialdemokratoj kaj kiel ĉefministro de Svedio. Ŝia plej granda engaĝiĝo estis al internacia kunlaboro kaj solidareco, same kiel al mediaj aferoj. Ŝi laboris pri tiuj temoj dum sia kariero, estante la Ministro pri mediprotekto de 1994 ĝis 1998, kaj tiam la Ministro pri eksteraj aferoj dum la lastaj kvin jaroj da sia vivo.

Ŝi naskiĝis en Enskede, en Stokholmo, kaj diplomiĝis el la fakultato de juro ĉe la Universitato de Uppsala en 1982. Parlamentano de 1982 ĝis 1985 kaj de 1998, vicurbestro de Stokholmo de 1991 ĝis 1994, ŝi edziniĝis al Bo Holmberg, estro de la gubernio Södermanland, kaj kun li naskis du filojn, David and Filip. Ŝi forte kaj malkaŝe kampanjis por aligi Svedion al la eŭro en la referendumo la 14-an de septembro 2003.


Developed by StudentB